Izotopoj de kalio

Kalio (K) havas 24 konatajn izotopojn. Tri izotopoj okazas nature: 39K (93,3%), 40K (0,012%) kaj 41K (6,7%).

La norma atompezo estas 39.0983(1) u.

Radioaktiva 40K havas duoniĝotempon de 1,250×109 jaroj. La duoniĝotempo estas sufiĉe granda kaj tiel la izotopo okazas en naturo. 40K disfalas al stabila 40Ar (11,2%) per elektrona kapto kaj per pozitrona eligo, kaj disfalas al stabila 40Ca (88,8%) per beto-disfalo;

La disfalo de 40K al 40Ar estas bazo de kutime uzita maniero por datigo de rokoj. La kutima kalio-argona datigo dependas de supozo ke la rokoj ne enhavis argonon je la tempo de formiĝo kaj ke ĉiu aperinta pro radioaktiveca argono 40Ar ne estis ellasita. Mineraloj estas datigataj per mezuro de la koncentriteco de kalio kaj la kvanto de aperinta pro radioaktiveco 40Ar kiu estas akumulita. Iuj mineraloj kiuj estas plej bone konvenaj por ĉi tiu datigo estas nigra glimo, muskovito, profundeca/alte metamorfa kornea blendo, vulkana feldspato; ankaŭ tutaj rokaj specimenoj de vulkanaj fluoj kaj malprofundaj enenpremaĵoj povas esti datitaj se ili estas neŝanĝitaj.

Kaliaj izotopoj estas multe uzataj kiel radioaktivaj traceantoj en studoj de efloresko. Ili ankaŭ estas uzata por studoj de nutraj cikloj ĉar kalio estas makroonutraĵo bezonata por vivo.

40K okazas en natura kalio kaj tial en produktataj saloj en sufiĉa kvanto tiel ke granda sakoj de ĉi tiu substanco povas esti uzata kiel radioaktiva fonto por klasĉambraj demonstradoj. En korpo de sanaj animaloj, 40K donas la plej grandan fonton de radioaktiveco, pli grandan ol tiu de 14C. En homa korpo de maso de 70 kg proksimume 4400 kernoj de 40K disfalas dum sekundo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search